Duopa beto-disfalo

En fiziko, duopa beto-disfaloduopa beta-disfalo estas speco de radioaktiveco en kiu atomkerno eligas du beto-partiklojn en sola procezo.

En duopa-beto-minus-disfalo, du neŭtronoj en la kerno estas konvertitaj en protonojn, du elektronoj kaj du elektronaj antineŭtrinoj estas disradiitaj. En la procezo de la pli kutima unuopa beto-minus-disfalo, la atomkerno disfalas per konvertado de unu neŭtrono en la kerno al protono kaj disradiado de unu elektrono kaj unu elektrona antineŭtrino. Por ke beto-disfalo de ajna speco estu ebla, la fina kerno devas havi pli grandan bindantan energion ol la originala kerno. Por iuj kernoj, ekzemple 76Ge, la kerno kun atomnumero je unu pli granda havas pli malgrandan bindantan energion, malebligante beto-disfalon. Tamen, la kerno kun atomnumero je du pli granda, 76Se, havas pli grandan bindantan energion, tiel la duopa-beto-disfala procezo estas permesita.

Disfalo povas okazi ne nur en teran staton de la rezultanta atomkerno, sed ankaŭ en ekscititan staton. En ĉi tiu okazo la atomo poste eligas unu aŭ kelkajn gamo-kvantojnkonvertiĝajn elektronojn.

En duopa-beto-plus-disfalo, kiu teorie eblas por iuj kernoj, la procezo okazas kiel konvertiĝo de du protonoj al neŭtronoj, kun eligo de du elektronaj neŭtrinoj kaj absorbo de du orbitaj elektronoj (duopa elektrona kapto2ε-disfalo):

(A, Z) + 2e → (A, Z-2) + 2νe

Se la masa diferenco inter la fonto kaj rezulta atomoj estas pli granda ol 1,022 MeV/c2 (du elektronaj masoj), ankaŭ la alia varianto de disfalo eblas, kun kapto de unu orbita elektrono kaj eligo de unu pozitrono (εβ+-disfalo):

(A, Z) + e → (A, Z-2) + e+ + 2νe

Se la masa diferenco estas pli granda ol 2,044 MeV/c2 (kvar elektronaj masoj), ankaŭ la eligo de du pozitonoj estas ebla (+-disfalo):

(A, Z) → (A, Z-2) + 2e+ + 2νe

Tamen neniu varianto de teorie ebla duopa-beto-plus-disfalo estas jam observita, nur duopa-beto-minus-disfalo estas jam observita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search